Job 9

1Ijob respondis kaj diris: 2Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion? 3Se li volus havi kun Li juĝan disputon, Li ne povus respondi al Li eĉ unu kontraŭ mil. 4Li estas saĝa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuraĝus stari kontraŭ Li kaj restus sendifekta? 5Li forŝovas montojn, kaj ili eĉ ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero; 6Li skuas la teron de ĝia loko, Ke ĝiaj kolonoj tremas; 7Li diras al la suno, kaj ĝi ne leviĝas, Kaj la stelojn Li sigelfermas; 8Li sola etendas la ĉielon, Kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro; 9Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo; 10Li faras neesploreblajn grandaĵojn, Kaj nekalkuleblajn mirindaĵojn. 11Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion eĉ ne vidos; Li pasos, kaj mi eĉ ne rimarkos Lin. 12Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li: Kion Vi faras? 13Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksiĝas la helpantoj de Rahab. 14Des pli ĉu mi povus respondi al Li, Ĉu mi povus elekti vortojn kontraŭ Li? 15Eĉ se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian juĝanton. 16Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li aŭdis mian voĉon, 17Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj. 18Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolĉo. 19Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas juĝon, kiu alvokos min? 20Se mi montros mian pravecon, mia propra buŝo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo. 21Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon. 22Ĉio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaŭ pereigas. 23Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas ĉe la elprovado de senkulpuloj. 24La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizaĝon de ĝiaj juĝistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu? 25Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon; 26Ili forkuris, kiel ŝipetoj el kano, Kiel aglo flugas al manĝotaĵo. 27Se mi ekpensas: Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos: 28Tiam mi ektremas pro ĉiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan. 29Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas? 30Se mi lavus min per neĝa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo, 31Eĉ tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus. 32Ĉar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaŭ iri al juĝo. 33Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ. 34Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min; 35Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, Ĉar ne tia mi estas en mi mem.

Copyright information for Esperanto